Gaius Valerius Catullus
LA SENINDULGA


Ĉu leonino de montar' Libia,
aŭ Skylla, kiu sur postaĵ' bojegas,
vin naskis tiel monstra kaj rabia,
ke malestime vi aŭskulti negas
la voĉon de la petegant' fervora
en la mizer' ekstrema, ho ferkora?